Simferopola distrikto

Simferopola distrikto
Distrikto
Blazono

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboSimferopolo
- koordinatoj45° N, 34° O (mapo)44.9519444434.10222222Koordinatoj: 45° N, 34° O (mapo)
Akvokolektejo1 753 km² (175 300 ha) [+]
Areo1 753 km² (175 300 ha) [+]

Loĝantaro41 321 [+] (1939)
Denseco23,57 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Simferopola distrikto (Tero)
Simferopola distrikto (Tero)

Simferopola distrikto (Krimeo)
Simferopola distrikto (Krimeo)
DEC

Map
Simferopola distrikto

Vikimedia Komunejo:  Simferopol Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Simferopola distrikto
ruse Симферопольский район
ukraine Сімферопольський район
krime-tatare Aqmescit rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • distrikto (rajon) de Sovetunio • raion of Crimea
La centro: Simferopolo
Areo: 1 753 km2
Loĝantaro: 149 253 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 85,14 hom/km2
Telefon-kodo: +380-652
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
3
92
12
Simferopola distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Simferopola distrikto (ruse Симферопольский район, ukraine Сімферопольський район, krime-tatare Aqmescit rayonı) estas unu el la administraj subdividoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, okcidente havas mallongan maran bordon ĉe la loĝloko Nikolajevko. La ĉefurbo de la distrikto estas Simferopolo, tamen la urbo mem ne estas parto de la regiono (ĝi formas propran urban municipon).

Geografie la nordan parton de la regiono okupas la stepoj, dum la sud-orienta parto estas okupita de la norda montoĉeno de la Krimea montaro. Kompare al la aliaj kamparaj regionoj de Krimeo la Simferopola regiono havas tre grandan loĝantar-denson. Ekonomie la regiono estas plejparte agrikultura (agrokultivado, besto-bredado, vinber-kultivado ktp); nur Simferopolo mem estas signifa industria loko.

Tra la regiono pasas la fervoja linio Sebastopolo-Simferopolo-Ĝankojo kaj kelkaj gravaj aŭtovojoj (Jalto-Simferopolo, Sebastopolo-Ĥarkovo, Simferopolo-Eŭpatorio kaj Simferopolo-Teodozio). Apud Simferopolo troviĝas Internacia flughaveno Simferopol, la sola civila flughaveno en Krimeo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search